Otto Seeck | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de februaro 1850 en Rigo |
Morto | 29-an de junio 1921 (71-jaraĝa) en Münster |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino Imperia universitato de Dorpat |
Infanoj | 5 |
Parencoj | Otto Jessen (en) (bopatro) |
Okupo | |
Okupo | historiisto universitata instruisto klasikisto |
Otto Karl SEECK (2a de februaro 1850 – 29a de junio 1921) estis germana klasika historiisto kiu estas eble plej bone konata pro sia laboro pri la fino de la antikva mondo. Li naskiĝis en Rigo.
Li unue studis kemion en la Universitato de Dorpat sed li transiris al la Universitato de Berlino por studi klasikan historion kun Theodor Mommsen. Seeck atingis sian doktorigon el la Universitato de Berlino en 1872 post verkado de sia disertacio pri Notitia Dignitatum,[1] dokumento kiu listigas la rolojn kaj respondecojn de la administraj funkciuloj de la fino de la Romia Imperio ĉirkaŭ la jaro 400.[2] Li habilitiĝis ĉe Mommsen en Berlino en 1877 kaj, kun la helpo de Mommsen, sekurigis postenon en la Universitato de Greifswald en 1881, kie li instruis historion kaj arkeologion de Romio.[3] Tie li renkontiĝis kun Karl Julius Beloch. En 1907 li iris al la Universitato de Münster kie li plue instruis kaj verkis.
Seeck verkis multajn influajn verkojn pri la Malfrua Antikveco kaj la socia darvinismo. Li estis amplekse publikigita en akademiaj gazetoj kiel la Deutsche Zeitschrift für Geschichtswissenschaft (Germana ĵurnalo de historio), Hermes, Zeitschrift für Kirchengeschichte (Ĵurnalo de eklezia historio), kaj la Zeitschrift für Sozial- und Wirtschaftsgeschichte (Ĵurnalo de socia kaj ekonomika historio).[4] Kelkaj el liaj monografioj, kiel lia influa 6-voluma Geschichte des Untergangs der antiken Welt (Historio de la fino de la antikva mondo)—kiu priskribas siajn kredojn pri socia darvinismo, poste influanta al Oswald Spengler—estas ankoraŭ presata nuntempe.[5]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search